Leciono 10 – წ, ჭ, ყ

Ni nun lernos la lastajn tri kartvelajn literojn. Ĉiuj indikas ejektivojn (vidu la 5-an lecionon). Ĉi tiuj sonoj estas malfacile priskribeblaj, do iru al Vikipedio kaj aŭskultu [t͡s’] (წ), [t͡ʃ’] (ჭ) kaj [q’] (ყ).

(ts’)

Ĉi tio estas ejektiva c.

(ch’)

Ĉi tio estas ejektiva ĉ.

(q’)

Ĉi tiu litero eble estas la plej nekutima kaj malfacila sono en la kartvela. Ĝi similas al la araba qāf (ق‎): kiel k sed elparolata pli malantaŭe en la buŝo. Krome, ĝi estas ejektiva.

Ĉiuj ejektivaj kaj aspiraciaj konsonantoj de la kartvela povas eniri tabelon:

t k p ts ch q
Aspiraciaj -
Ejektivaj

Kiel vi povas vidi, ne ekzistas aspiracia ne-ejektiva q (iam ekzistis, sed ĝi malaperis de la lingvo), pro tio oni ofte latinigas ყ per q. Sur vojŝildoj ĝi ofte estas skribita simple kiel k, sed ქ, კ kaj ყ estas tre malsamaj sonoj.

Ekzercoj

Jen pliaj kartvelaj vortoj.

Puto
Vermo
Anasido
Kartvela vinbera brando
Aŭskulti Kafo
Skribi
Lando en Azio
Pluvo
Libro
Aŭskulti Akvo
Fonto
Rano
Papavo
Kokido
Verda
Sankta
Ruĝa
Lando
Heziti
Urbo en nordorienta Kartvelio
Lando en Azio
Aŭskulti Fromaĝa pano
Glaĉero
Jaro
Fortikaĵo en Tbiliso
Banurbo en Kartvelio
Amo

Kiun vilaĝon indikas tiu vojŝildo? (Fonto)

Kio estas skribita sur ĉi tiu etikedo?

Kiun urbon indikas tiu vojŝildo? (Fonto)