La kartvela
La kartvela lingvo estas parolata de pli ol kvar milionoj da homoj, kiuj plejparte loĝas en Kartvelio, malgranda lando en Kaŭkazio. Ĝi estas la oficiala lingvo de Kartvelio.
Ĝi apartenas al la malgranda kartvela lingvaro, kiu inkluzivas nur kvar lingvojn: la kartvelan, la svanan, la megrelan (aŭ mingrelan) kaj al lazan. La svana kaj megrela estas malplimultaj lingvoj de Kartvelio, la laza estas parolata precipe en Turkio. Pro tio, kiu ajn via denaska lingvo estas, la kartvela estas tute senrilata kun ĝi, tial la gramatiko kaj plej multaj vortoj estas tute fremdaj. Ankaŭ ĝia alfabeto estas unika.
La kartvela havas riĉan literaturan tradicion kaj malnovan historion: la unuaj konataj kartvelaj tekstoj estas skribaĵoj el la 5-a jarcento. La nacia kartvela epopeo, La kavaliro en panterfelo (ვეფხისტყაოსანი, Vepkhist’q’aosani) de Ŝota Rustaveli, devenas el la 12-a jarcento. Oni konsideras, ke la moderna kartvela ekestis en la 17-a jarcento.
La kartvela havas la samajn kvin vokalojn, kiel Esperanto. Ĝi havas nek tonojn, nek longecon de vokaloj. La konsonantoj estas pli problemaj, ĉar la kartvela havas kelkajn nekutimajn sonojn. Krome, la kartvela havas malsimplajn konsonantajn grupojn, kiel en la vortoj რძე rdze (lakto), ზმნა zmna (verbo), მცხეთა Mtskheta (nomo de urbo) aŭ eĉ მწვრთნელი mts’vrtneli (trejnisto).
La kartvela havas sep kazojn, sed tiuj ne estas tiom malfacile lerneblaj. Ĝi ne havas genrojn kaj artikolojn. La ĉefa malfacilaĵo de la kartvela estas la verboj. Ekzistas multaj prefiksoj kaj sufiksoj, kiuj esprimas tempon, subjekton, objekton kaj aliajn aferojn. Ekzemple, oni povas diri “mi amas vin” per unu vorto: მიყვარხარ (miq’varkhar).
Kvankam la kartvela ne apartenas al granda lingvaro, ĝin influis multaj lingvoj dum ĝia historio kaj ĝi pruntis multajn vortojn de diversaj fontoj. Multaj vortoj el eŭropaj lingvoj eniris la kartvelan, ofte tra la rusa. Kiam vi konos la alfabeton, vi povos facile rekoni vortojn kiel ნციკლოპედია (entsik’lop’edia), ბიოლოგია (biologia) aŭ ცენტრი (tsent’ri).